La 25-an de septembro 2014 Dmitrij Vlasov sukcese defendis doktoran
disertacion kun la temo "Ĵurnalismo de Esperanto-movado en XX-a jarcento:
tendencoj de evoluo kaj tipologiaj specialaĵoj".
Ĉi jare la eldonejo Impeto eldonis lian monografion, kiu estas bazita sur
lia disertacio: http://lernolibro.ru/istorija_esperanto_vlasov
Dmitrij VLASOV naskiĝis en 1987, akiris fakajn sciojn en geologia
fakultato kaj magistran rangon de ĵurnalista fakultato de Sankt-Peterburga
ŝtata universitato.
Dum studado li konatiĝis kun Esperanto kaj ekinteresiĝis pri ĝia
praktika uzo en amaskomunikiloj. Studis historion de rusia esperantismo. En
2011 li defendis magistran disertacion pri la temo “Evoluo de
Esperanto-movado kaj ĝia ĵurnalistiko sub cenzuro en Rusia imperio kaj
USSR (1887–1938)”.
- http://www.impeto.trovu.com/libroj/vlasov2
- http://www.impeto.trovu.com/autoroj/vlasov
Lingvo-Studio, L.S., http://www.eventoj.hu